“Virino, bildo urbo”, virinoj de la tuta mondo kaj ilia rilato kun la urbo, la laboro, la enaj spacoj, la tempo kiun ili dediĉas al si mem.

La projekto pere de fotoj, kiuj prezentas la momentojn de la ĉiutaga vivo de virino aŭ kiuj rakontas artajn performancon de virinoj aŭ pri virinoj, trovas en la vida lingvaĵo, universala lingvaĵo.
La mallongaj priskriboj kiuj akompanos kelkajn fotojn estos ankaŭ en Esperanto, pro la fakto ke ĝi estas lingvo de paco, unuiĝo kaj egalrajteco.

La projekto estas malferma al ĉiuj kiuj, havante fotajn aŭ artajn kapablojn, emas sendi privirinajn fotojn, laŭ la sekcioj kreitaj sur la ttt-paĝaro, aŭ pri artaj performancoj de virinoj aŭ kiuj pritraktas virinojn.

La rajtoj de la verkistinoj kaj de la verkistoj estos protektataj, ĉar la kontribuoj restos propraĵo de la verkistinoj kaj de la verkistoj.

En la ttt-paĝaro kaj en la sociaj retejoj kien oni ilin metos por ilin disvastigi kiel eble plej multe, estos indikita la nomo de la verkistinoj kaj de la verkistoj, kiuj mem prizorgos ĝian enmeton sur la fotojn.

La reguloj por partopreni estas la sekvaj:

- La bildoj devos esti 1200x1200 px;
- Ĉiu bildo devas esti subskribita (nomo kaj familia nomo de la verkistino aŭ verkisto).

En la teksto de la retmesaĝo oni neniam devas indiki:
- la plej taŭga sekcio por la publikigado (la fina elekto restas ĉe la respondeculoj de la ttt-paĝaro);
- urbo, lando kaj dato en kiu ĝi estas farita;
- titolon kaj sintezajn klarigojn (en esperanto).

Por artaj performancoj (de virinoj aŭ je virina temaro), krom la antaŭaj reguloj:
- sendi maksimume kvin fotojn;
- enmeti sur la bildojn la nomon de la artisto de la performanco atiu de la fotisto aŭ fotistino, aŭ ambaŭ.

La retadreso al kiu sendi la materialon, aŭ por ricevi informojn, estas la sekva: info@immaginecitta.org

GRAVE: sendi la rajtigon je publikigo kun la sekva frazo ene de la retmesaĝo:
La ĉikuna/j foto/j daŭre estas mia propraĵo, kompleta nomo, kaj mi deklaras ke la bildo/j estas originala/j kaj mia/j, ke mi estas respondeca pri tiu bildo kaj ke mi posedas ĉiujn rajtojn por rajtigi ĝian publikigon pere de la projekto “Virino, bildo, urbo” kaj de ĝiaj sociaj retoj kaj interreto.

Estos publikigitaj nur la bildoj kongruaj kun la celo de la projekto kaj de ĝiaj unuopaj sekcioj.

La projekto estas realigata kunlabore kun Itala Esperanto-Federacio (FEI)

cionna, immagine città


cionna immagine città, kontakti nin
Copyright © dezejno bildoj* enhavo de retejo per ci
* la bildoj de la prezentitaj verkoj restas posedaĵo de la aŭtorinoj kaj de la aŭtoroj